This app was mentioned in 1 comment, with an average of 3.00 upvotes
Mi ne estas kreanto de la aplikaĵo. Vi povas vidi pli da rinformoj en la ligita paĝo ĉe Kickstarter (en la angla). Se vi ne komprenas la anglan, jen mallonga klarigo:
La kreantoj diras, ke la aplikaĵo baziĝas sur la instrumetodo „Sugestopedio“ (bedaŭrinde la paĝo en Vikipedio por ĝi enhavas tro malmulte da informoj) por ege faciligi la lernadon de multaj vortoj de onia cela lingvo, en mallonga tempo. La aplikaĵo estas ludo, en kiu oni stiras kosmoŝipon, kaj vidas kaj aŭdas vortojn. Oni povas eĉ nun provi nekompletan version de la aplikaĵo por Android aŭ iOS.